Ĉapeloj: Malsamoj inter versioj

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Jump to navigation Jump to search
e (korekteto)
(aldono de cxapelo1.htm (mankas cxapelo1.htm kaj cxapelo2.htm))
Linio 1: Linio 1:
 +
{{old|cxapelo1}}
 +
<h1><small>Noto pri ĉapeloj:</small><br />Ortografio, tipografio kaj… arkeologio</h1>
 +
<div style="float:right;margin-left:12px;">__TOC__</div>
 +
<big>''Tiu ĉi teksto estis verkita en 1996, originale kiel eta noto kaj poste grandiĝanta al vere detala kaj klariga artikolo. Kvankam la aŭtoro aparte entuziasmas pri ĉi tiaj temoj (normoj, diakritoj, kaj komputa tipografio), ni revis pri tempo kiam la tuta afero estos ne pli ol historia kuriozaĵo. Nu, ĉ. 2012 tiun tempon eblis finfine konsideri ekalveninta. Pro scivolo, referenco kaj retrokongruaj bezonoj ni konservas tamen tiun ĉi “noton”, kun minimumaj aktualigoj.''</big>
 +
 +
== Enkonduko ==
 +
 +
Ekde fruaj tempoj de nia lingvo, la specialaj signoj necesaj por ĝin skribi prezentis teknikajn defiojn kiuj ĉiam atingis pli malpli komfortan solviĝon: La radikdividilo uzata de Zamenhof, ekzemple, estis ne la nun kutima komforma apostrofo ("’") sed simpla streketo ("'"). Tamen, presistoj kaj niaj pioniroj neniam hezitis anstataŭi ĝin per apostrofo — tiel ke nun, post la apero kaj popularigo de komputiloj kiuj igis la streketon facile haveblan, multaj el ni tamen strebas al tipografia korekto uzante la komputile pli komplikan apostrofon…
 +
 +
Siatempe ĝenaj estis ne nur la “ĉapeloj”, sed ankaŭ la streko de "t" kaj la punktoj de "i" kaj "j" — ili maloportune malhelpis rapidan manskribadon; tiel ke kelkaj tiamaj saĝuloj (i.a., Zamenhof mem) opiniis prava la strebon enkonduki ŝanĝojn en la latina alfabeto… Intertempe, tamen, teknikaj progresoj certe malpligravigis manskribadon kaj tiaj “malhelpiloj” neniel ĝenas siajn nunajn uzantojn.
 +
 +
Baldaŭ simile okazos kun la problemegoj kiuj hantas kelkajn esperantistojn rilate al la diakritoj de nia lingvo. Seriozaj kaj saĝaj homoj, kiel ekzemple Vilho {{ĉefnom|Sätälä}}, siatempe (dum la 1970­‑aj jaroj) opniis la “ĉapelojn” forigendaj ĉar ili ne kongruis kun la tiuepokaj komputiloj…
 +
 +
Tamen la tempo ŝanĝiĝas pli ol niaj certoj, timoj kaj esperoj, kaj nuntempe uzado de diakritoj en komputa medio estas sufiĉe simpla tasko. Tamen, kaj almenaŭ ankoraŭ dum la venontaj jaroj, io ajn ekster la baza 26­‑litera (mal)kompleto bezonos iel apartan trakton kaj konas malsamajn realigmodelojn en diversaj platformoj kaj por diversaj celoj.
 +
 +
== Konvencioj kaj surogatoj ==
 +
 +
Kiel konate, esperantaj (kaj multaj aliaj) diakritoj ne prezentas problemon per si mem. Tute frue post la popularigo de komputiloj, en la 1980-aj jaroj, aperis jam konvene printitaj kaj eĉ ekranigitaj literoj — kaj la mane aldonitaj “ĉapeloj” rapide iĝis maloftaĵo de fuŝuloj. (Kompare, temis pri adaptiĝo multe pli rapida ol tiu de la portugala lingvo, ekzemple, kiu senerare uziĝas nur depost speciala adapto al ĝi fare de la komputilfabrikistoj — nome, ĉe PC­‑komputiloj, ''codepage 850'' kaj ties klavaradapto, kaj, iom poste, la alpreno (fakte adapto…) de ISO:8859‑1 ĉe ''Windows'' — jen io por kio esperanto kompreneble ne havis negocpotencon…)
 +
 +
''WordPerfect'', ''LaTeX'', ''EXP'', ''ChiWriter'' / ''MegaWriter'', ''1st Word'' de ''GEM'' — eĉ ''TasWord'' de la karmemora ''Spectrum'': ĉiuj iel ebligis konvenan printadon, surekranigon kaj tajpadon de niaj literoj. Kaj por la tempo (la 1980­‑aj), tio pli malpli sufiĉis.
 +
 +
Tamen, la enpenetro de komputtekniko en la ĉiutagan vivon (en kaj ekster nia movado) postulis pli da fleksebleco, kaj la “fermitaj sistemoj”, kiom ajn elegantaj, oportunaj kaj teorie adekvataj, iĝas evitendaj sakstratoj en la tutmonda informfluo. Niaj ĉapelplenaj tekstoj devas rezistis facilan transportadon de sistemo al sistemo, kaj prezentiĝi en legebla formo en plej diversaj platformoj, eĉ en la plej primitivaj.
 +
 +
Tial ofte prefereblis surogatojn anstataŭ la laŭeblan ĝustan aperigon de niaj diakritoj. Ekzemple, la tekstoj de tiu ĉi paĝaro (kvankam nun videblaj en plene taŭga esperanta formo, kun la ĝustaj supersignoj, uzante unikodon) [http://1994.esperanto.pt/ iam] montris anstataŭe malelegantajn "x"­‑ojn kaj "w"­‑ojn, .
 +
 +
Pri tiuj spertoj pri kiel ĉapeli per 26 literoj temos la sekvaj sekcioj; poste estos informoj kaj priskriboj pri la normoj kiuj enhavas esperanton.
 +
 
==&#264;apeli per 26 literoj==
 
==&#264;apeli per 26 literoj==
 
{{old|c&#120;apeloj}}
 
{{old|c&#120;apeloj}}

Kiel registrite je 13:30, 16 nov. 2018

iama enhavo en
cxapelo1.htm

Noto pri ĉapeloj:
Ortografio, tipografio kaj… arkeologio

Tiu ĉi teksto estis verkita en 1996, originale kiel eta noto kaj poste grandiĝanta al vere detala kaj klariga artikolo. Kvankam la aŭtoro aparte entuziasmas pri ĉi tiaj temoj (normoj, diakritoj, kaj komputa tipografio), ni revis pri tempo kiam la tuta afero estos ne pli ol historia kuriozaĵo. Nu, ĉ. 2012 tiun tempon eblis finfine konsideri ekalveninta. Pro scivolo, referenco kaj retrokongruaj bezonoj ni konservas tamen tiun ĉi “noton”, kun minimumaj aktualigoj.

Enkonduko

Ekde fruaj tempoj de nia lingvo, la specialaj signoj necesaj por ĝin skribi prezentis teknikajn defiojn kiuj ĉiam atingis pli malpli komfortan solviĝon: La radikdividilo uzata de Zamenhof, ekzemple, estis ne la nun kutima komforma apostrofo ("’") sed simpla streketo ("'"). Tamen, presistoj kaj niaj pioniroj neniam hezitis anstataŭi ĝin per apostrofo — tiel ke nun, post la apero kaj popularigo de komputiloj kiuj igis la streketon facile haveblan, multaj el ni tamen strebas al tipografia korekto uzante la komputile pli komplikan apostrofon…

Siatempe ĝenaj estis ne nur la “ĉapeloj”, sed ankaŭ la streko de "t" kaj la punktoj de "i" kaj "j" — ili maloportune malhelpis rapidan manskribadon; tiel ke kelkaj tiamaj saĝuloj (i.a., Zamenhof mem) opiniis prava la strebon enkonduki ŝanĝojn en la latina alfabeto… Intertempe, tamen, teknikaj progresoj certe malpligravigis manskribadon kaj tiaj “malhelpiloj” neniel ĝenas siajn nunajn uzantojn.

Baldaŭ simile okazos kun la problemegoj kiuj hantas kelkajn esperantistojn rilate al la diakritoj de nia lingvo. Seriozaj kaj saĝaj homoj, kiel ekzemple Vilho Sätälä{{{2}}}, siatempe (dum la 1970­‑aj jaroj) opniis la “ĉapelojn” forigendaj ĉar ili ne kongruis kun la tiuepokaj komputiloj…

Tamen la tempo ŝanĝiĝas pli ol niaj certoj, timoj kaj esperoj, kaj nuntempe uzado de diakritoj en komputa medio estas sufiĉe simpla tasko. Tamen, kaj almenaŭ ankoraŭ dum la venontaj jaroj, io ajn ekster la baza 26­‑litera (mal)kompleto bezonos iel apartan trakton kaj konas malsamajn realigmodelojn en diversaj platformoj kaj por diversaj celoj.

Konvencioj kaj surogatoj

Kiel konate, esperantaj (kaj multaj aliaj) diakritoj ne prezentas problemon per si mem. Tute frue post la popularigo de komputiloj, en la 1980-aj jaroj, aperis jam konvene printitaj kaj eĉ ekranigitaj literoj — kaj la mane aldonitaj “ĉapeloj” rapide iĝis maloftaĵo de fuŝuloj. (Kompare, temis pri adaptiĝo multe pli rapida ol tiu de la portugala lingvo, ekzemple, kiu senerare uziĝas nur depost speciala adapto al ĝi fare de la komputilfabrikistoj — nome, ĉe PC­‑komputiloj, codepage 850 kaj ties klavaradapto, kaj, iom poste, la alpreno (fakte adapto…) de ISO:8859‑1 ĉe Windows — jen io por kio esperanto kompreneble ne havis negocpotencon…)

WordPerfect, LaTeX, EXP, ChiWriter / MegaWriter, 1st Word de GEM — eĉ TasWord de la karmemora Spectrum: ĉiuj iel ebligis konvenan printadon, surekranigon kaj tajpadon de niaj literoj. Kaj por la tempo (la 1980­‑aj), tio pli malpli sufiĉis.

Tamen, la enpenetro de komputtekniko en la ĉiutagan vivon (en kaj ekster nia movado) postulis pli da fleksebleco, kaj la “fermitaj sistemoj”, kiom ajn elegantaj, oportunaj kaj teorie adekvataj, iĝas evitendaj sakstratoj en la tutmonda informfluo. Niaj ĉapelplenaj tekstoj devas rezistis facilan transportadon de sistemo al sistemo, kaj prezentiĝi en legebla formo en plej diversaj platformoj, eĉ en la plej primitivaj.

Tial ofte prefereblis surogatojn anstataŭ la laŭeblan ĝustan aperigon de niaj diakritoj. Ekzemple, la tekstoj de tiu ĉi paĝaro (kvankam nun videblaj en plene taŭga esperanta formo, kun la ĝustaj supersignoj, uzante unikodon) iam montris anstataŭe malelegantajn "x"­‑ojn kaj "w"­‑ojn, .

Pri tiuj spertoj pri kiel ĉapeli per 26 literoj temos la sekvaj sekcioj; poste estos informoj kaj priskriboj pri la normoj kiuj enhavas esperanton.

Ĉapeli per 26 literoj

iama enhavo en
cxapeloj.htm

La demando delonge ekzistas — kaj kune kun plej multaj ties solvoj, ĝi estas multe pli malnova ol komputiloj mem. Frutempe oni sin demandis kiel uzi la esperantajn literojn en nur­‑26­‑literaj medioj, kiuj estas morskodo / telegrafio, marista literflagaro, flagsemaforo, surdmutula literum­signaro kaj en multaj aliaj similaj situacioj.

Fakte, kaj ĝuste kiel demandiĝis en [ĉapelo1.htm#ĉu antaŭa sekcio], du eblaj solvoj estiĝas. Ni prenu morskodon kiel ekzemplon: Se oni volas elsendi literon "ĉ", ekzemple, eblas du aliroj: aŭ oni sendas specialan signon kiu ĝin taŭge simbolas (sed kiu postulas antaŭan konon pri ĝi), aŭ oni sendas normalan "c" plus apartan aldonon de iu cirkumflekssurogato.

(Notu ke tio ne estas ia fantazia ekzemplo: ja tiu problemo aperis kaj tiel aŭ aliiel solviĝadis dum la uzado de telegrafio.)

Same praktike fareblas en preskaŭ ĉiuj diritaj medioj, sed la unua aliro (aparta signo aŭ kodo por aparta, “ĉapela” litero) ĉiam bezonas iun normigan intervenon de la esperantistaro (kies rolo tiukampa kutime ne estas elstare efika…), dum la alia (kvankam memagnoske neideala kaj provizorece surogata) estas komprenebla per simpla intuo.

Tial, jam ekde 1887, multiĝis la sistemoj skribi esperanton per la minimuma 26­‑litera latina alfabeto, kiun trudis ne nur la limigita teknika kapablo de multaj medioj sed ankaŭ la superrego de angllingvanoj en la konceptado de tiuj medioj mem. Atentigendas ke, malgraŭ ĉio, esperanto (kaj ankaŭ la germana kaj ne multaj aliaj lingvoj) bonŝancas ke ne malfacile inventeblas tiaj sistemoj. Similan sistemon por la portugala estas tiom komplika tasko ke neniu ĝis nun ĝin sukcesis krei… La senproblemeco komputi portugallingve nuntempe ŝuldiĝas al tio ke (pro la premo kiun igas 170 milionoj da parolantoj) tiu lingvo estis frue enmetita en la plurlingvaj rimedoj de la komputilindustrio. Finfine, menciindas ke similan sed multe pli enorman problemon frontis tre multaj lingvoj kiuj ne skribatas per la latina alfabeto. Kelkaj el ili (nome la rusa, la greka aŭ la hebrea lingvoj) estis dekomence “adaptitaj” aŭ frue “adoptitaj” al komputila medio, sed “malriĉajn” parencojn oni ĝis ĵus ignoris.

Ni do iomete trarigardu tiujn sistemojn skribi esperanton per 26­‑litera alfabeto.

La "h"­‑sistemo

Preskribita de Zamenhof en la unua libro. Kaj tio sufiĉas por ke tiu ĉi sistemo havu tute apartan karakteron kompare kun ĉiuj aliaj. Ĝia fundamenteco ofte malgravigas ĝiajn malavantaĝojn kaj estas preskaŭ ĉiam uzata de “oficialaj” esperantaj instancoj (UEA, AdE k.t.p.). Ni trovas en la Fundamenta Gramatiko la jenajn rekomendojn:

franca versio

Remarque. — Les typographies qui n’ont pas les caractères ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.

angla versio

Remark. — If it be found to be impracticable to print works with the diacritical signs (ˆ, ˘), the letter h may be substitued for the sign (ˆ), and the sign (˘) may be altogether omitted.

germana versio

Anmerkang: […] Bei mangelnden Typen im Druck ersetzt man ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, durch ch, gh, hh, jh, sh, u.

rusa versio

Примѣчаіе II. Типографіи, не имѣющія буквъ ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, могуть на первыхъ употребять ch, gh, hh, jh, sh, u.

pola versio

UWAGA. — Drukarnia, nie posiadająca czcionek ze znaczkami, może zamiast Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ, drukovać ch, gh, hh, jh, sh, u.

La ĉefa kritiko kontraŭ la "h"­‑sistemo tamen estas ke la uzado de esperanta litero ("h") por simboli la diakritojn estigas konfuzojn gravajn, ne nur ĉe aŭtomata konvertado sed ankaŭ eĉ ĉe normala homa legado. Klasika ekzemplo:

senchava

, ekzemple, povas esti interpretata kiel

senc­hava

sen­ĉava

. Plia kritiko estas la nedistingo inter "u" kaj "ŭ", kontraŭa al la principo «unu litero, unu sono».

Kiel avantaĝo al la "h"­‑sistemo, kelkaj aldonas, krom la “fundamentecon”, la fakton ke "h" estas aparte bona litero por krei ligaturojn (kaj tio estas aparte prava en la portugala, kun siaj "ch", "lh" kaj "nh"), kiun pruvas la “natureco” kaj “internacieco” de la paroj "ch" kaj "sh". Kritikeblas tamen ke tiu “internacieco” estas limigita al la angla kaj hispana lingvoj plus al aliaj, malpli gravaj, lingvoj (albana, svahila), kaj rilatas nur al "ch" kaj "sh" (kaj ĉe la hispana eĉ nur al "ch") . Pri la ceteraj paroj, direblas ke "jh" kaj "hh" havas nenian “naturecon” aŭ “internaciecon” (fakte la “internaciaj” formo por "ĵ" kaj "ĥ" estas respektive "zh" kaj "kh"), dum "gh" en multaj lingvoj sonas ĝuste kiel (“mola”) "g"…

Finfine, direndas ke ne eblas uzi la "h"­‑sistemon por vortlistoj k. s. kiuj estu aŭtomate ordigotaj: Ja kreiĝus reordigo tute ne konforma al la kutima esperanta alfabeta ordo, kun, ekz., "chapelo" post "cepo" sed antaŭ "cinamo"…

La "^"‑ kaj similaj ‑sistemoj

En multaj medioj, nome en minimume [ĉapelo2.htm#ascii ASCII]­‑a komputmedio (ASCII estas la baza signaro komuna al preskaŭ ĉiuj latinalfabetaj komputilsistemoj), la nuda simbolo "^" haveblas. (Tia ankaŭ estas la ĉi­‑supra ekzemplo pri [#mors morskodo].) Tial, la "^"­‑sistemo aperis tute nature:

c^ g^ h^ j^ s^ u^

Uzante la haveblecon de "~" kaj la plisimilon de tiu signo al la vera brakio, aperas la "^~"­‑sistemo

c^ g^ h^ j^ s^ u~

Ĉi tiuj du sistemoj (kaj ties [#antw antaŭmetaj variaĵoj]) estas treege efikaj en tio ke neavertita uzanto, eĉ nekonanto de la "vera" esperanta ortografio, facile kaj intue ĝin komprenas. Alia avantaĝo estas ilia taŭgeco por aŭtomata alfabeta ordigo: Ja en [ĉapelo2.htm#ascii ASCII] (baza signaro komuna al preskaŭ ĉiuj latinalfabetaj komputilsistemoj) la signoj "^" kaj "~" situas post "z" kaj tiel la esperanta alfabeta ordo estas ĉiam respektata.

Similaj sistemoj estas foje uzataj — t.e., iun kroman neliteran signon anstataŭ la diakriton. Paradigmo estas la "'"­‑sistemo:

c' g' h' j' s' u'

, kiu tamen prezentas konfuzon rilate la normalan, elizian rolon de la apostrofo en normala esperanta skribo. Similan, malapostrofan, "`"­‑sistemon proponis František­‑Vladmir Lorenc en 1890 kaj tiun ideon akceptis Zamenhof apud sia "h"­‑sistemo. Tamen, ĝi havas similan malavantaĝon — ke tiu signo tro similas la malsamrolan esperantan apostrofon. Cetere, se estas uzataj signoj kiu situas antaŭ ol "a" en ASCII, la alfabeta ordo renversiĝas — tiel ke ĉiu "senĉapela" litero aperos post ties "ĉapelhava" varianto.

<a name="gxen"></a>Finfine, malavantaĝo de ĉiuj ĉi sistemoj estas tio ke iu nelitera, "alta" signo meze de vorto ĝin okulĝene tranĉas, ĉefe en vortoj kie abundas supersignoj:

h^aose fus^ig^is kau^c^ukaj^o

La "x"­‑sistemo

Por eviti tiun okulĝenan "tranĉon", kiun kaŭzas envortigo de nelitera signo, kontentigi situaciojn kiam nur veraj literoj uzeblas (programado k.s.) kaj samtempe eviti la "h"­‑metodajn ambiguojn, frue aperis la "x"­‑metodo:

cx gx hx jx sx ux

Tiu ĉi metodo aperis jam meze de la dudeka jarcento kaj atingis vastan uzadon post la popularigo de komputiloj. Kritikantoj opinias ke la uzado de "x" por formado de ligaturoj estas "nenatura", kvankam mankas objektivaj bazoj al tiu aserto. Ĉiukaze, la uzo de neesperanta litero por simboli la diakritojn estas la plej ofte indikata avantaĝo.

Tiu sistemo (same kiel [#vsis la "^"­ kaj similaj ­sistemoj]) ebligas facilan aŭtomatan konverton al "vera" esperanta skribo, ene de la taŭga komputila medio, pere de simpla "serĉ­ kaj anstataŭig­" ­komando.

Kvankam en aliaj lingvoj, la kombinoj konsonanto "x" estas efektive maloftegaj, la "ŭ"­‑kombino tamen estigas problemojn en traktado de mikslingva teksto esperanta ­‑ franca. Por tion eviti, oni proponis la "vx"­‑sistemon:

cx gx hx jx sx vx

Kritikantoj de ĝi opinias la kombinon "vx" fremdan kaj tro malsimilan al vera "u", dum ties favorantoj uzas ĝuste tiujn argumentojn por defendi ĝin — ke "v" iel atentigas la [ĉapelok.htm#apuw nevokalecon de "ŭ"].

La "x"­‑sistemo preskaŭ senprobleme adaptiĝas al aŭtomata alfabetordigo, sed estas iuj maloftaj, kvankam ne neignorendaj, kazoj en kiuj problemo povas estiĝi pro tio ke estas esperanta litero "z" post "x": "kaszono", ekzemple, aperas post "kaŝzono". La "vx"­‑sistemo krome problemas en tio ke inter "vx" kaj "u" estas la esperanta litero "v": "kavxzo", ekzemple aperas post "kavo" (kvankam ne post "kavzono"…).

Simile estas teorie ebla uzi ajnan el la aliaj neesperantaj literoj por surogati la diakritojn, kaj maloftege renkonteblas la "y"­‑sistemo, en pura aŭ [ĉapelok.htm#apuw "w"­‑a varianto].

cy gy hy jy sy uy
cy gy hy jy sy w

Ĉe tiaj sistemoj restas la alfabetordiga problemo (multe pli akra se anstataŭ "y" uziĝus "q"…) kaj perdiĝas la avantaĝo de "x" kiel mistera kaj atentiga litero, sen kutima, klare “internacia” valoro. Uzo de "w" por surogati la esperantajn “ĉapeloj” estas teorie ebla, sed estiĝus bela kaĉo — ĉefe en la "ww"­‑formo…

La "xw"­‑sistemo

Uzata en la 1996-2003-a versio de tiu ĉi paĝaro, la la "xw"­‑sistemo estas eble la plej populara varianto de la "x"­‑ sistemo.

cx gx hx jx sx w

La uzado de speciala litero por "ŭ" parte fontas el ties [ĉapelok.htm#apuw aparta karaktero] mem, sed ĉefe celas pliplaĉigi la aspekton de "x"­‑sistema teksto kaj faciligi la legadon — ja ŝajnas ke la homa “okulo” bone akceptas "x" kiel konsonantero, sed "ux" al multaj estas nefacile “digestebla” stumbligilo (tio ĉi kompreneble estas subjektiva aprezo).

Kompreneble, ĝia taŭgeco por aŭtomata konverto ene de plurlingva teksto estas tre malbona, ĉar tio fuŝas ĉiun veran "w" ekzistantan en alilingvaĵoj… Cetere ankaŭ ĉe aŭtomata ordigado problemo estiĝas ĉar ĉiuj "w"­‑aperoj ordiĝus post "v": Ekzemple "klaŭno" ordiĝus post "klavo".

La antaŭmetaj sistemoj

Kvankam preskaŭ ĉiuj sistemoj metas la diakritsurogaton post la diakrithava litero, kutimo devena el la uzo de “sekklavoj” en tajpiloj kaj komputiloj inspiris multajn inverse fari:

^c ^g ^h ^j ^s ~u
^c ^g ^h ^j ^s ^u

Tiu ĉi sistemo neniam estis praktike aplikata al "h", "x" aŭ al aliaj literaj surogatoj de la esperantaj diakritoj sed estas tre ofta varianto de la [#xsis "^"­‑sistemo]. Tio okazas pro la dirita influo de sekklava tajpo de diakrito: la samaj klavbatojn por la uzanto (diakrito unue, litero poste) estigas aŭ la veran literon, se la sistemo tion pretas akcepti, aŭ sinsekvon de du signoj ("nudan" diakriton kaj "kalvan" literon), se ne.

Ĉefa malavantaĝo de tiu ĉi sistemo (krom la aludita oklupinĉa vorttranĉo) estas ĝia netaŭgeco por aŭtomata alfabetordigo: Ja ĉiuj “ĉapelitaj” literoj aperus kune — aŭ komence aŭ fine, se oni uzas respektive "^"/"~" aŭ "'".