Kio
Ĝi estos esperanta renkontiĝo okazanta inter la 6ª kaj la 8ª de marto de 2009.
Kie
Portugalie, plej precize norde, en urbo Oporto, fama pro la vino, la rivero Durio kaj, laŭ kelkaj homoj, siaj pontoj. Ni renkontiĝos en junulargastejo (strato
Paulo da Gama, 551).
Kial
Kiel fama esperantisto iam diris... kial ne? Ni babilu, promenu, kleriĝu, festumu.... Esperante. Ni ne plonĝu tamen, la rivero estas tro poluita.
Kiel
- Alveni buse
Se vi planas vojaĝi al Oporto per buso estas informoj en paĝaro eurolines.com (la informoj en la ĉefpaĝo aperas angle).
Kvankam en Oporto ne ekzistas centra busstacidomo, la plej multo de internaciaj busoj alvenas al Praça da Galiza. El tie, eblas preni buson 200 (direkto Castelo do Queijo) kaj eliri en haltejo Paulo da Gama.
- Alveni aviadile
Al Oporto (flughaveno Sá Carneiro) flugas pluraj malmultekostaj enterprenoj, jen kelkaj ekzemploj:
AirBerlin - el Palmo de Majorko
Brussels Airlines - el Bruselo
Clickair - el Barcelono
EasyJet - el Bazelo, Genebro, Liono kaj Parizo
Ryanair - el Barcelono, Bristolo, Bruselo, Dublino, Frankfurto, Londono, Marsejlo, Milano kaj Pizo
Transavia - el Parizo
Tuifly (eksa HLX) - el Kolonjo, Hamburgo kaj Stutgarto
Volareweb - el Milano
De la flughaveno al la urbo la plej facila maniero alveni estas per metroo. Prenu la metroon direktita al Estádio do Dragão kaj eliru en haltejo Bolhão, poste prenu buson numero 200 (direkto Castelo do Queijo) en strato Sá da Bandeira kaj eliru en haltejo Paulo da Gama. La transportkarto (andante) taŭgas por metroo kaj buso.
- Alveni trajne
Ĉi tiu paĝo havas informojn pri internaciaj trajnoj al Portugalio (www.cp.pt) eblas kontroli la informon angle aŭ portugale. Estas du stacidomoj en Oporto, S. Bento kaj Campanhã. Se vi eliras en São Bento, prenu tuj apude, en Praça da Liberdade, buson 200 (direkto Castelo do Queijo) kaj eliru en haltejo Paulo da Gama.
Se vi eliras en Campanhã, prenu la metroon (direkto ISMAI, Senhor de Matosinhos, Aeroporto aŭ Póvoa do Varzim) kaj eliru en haltejo Bolhão, poste prenu buson numero 200 (direkto Castelo do Queijo) en strato Sá da Bandeira kaj eliru en haltejo Paulo da Gama.
La transportkarto (andante) taŭgas por metroo kaj buso.
Ĉu?!
JES JA! Sed se vi havas kiun ajn dubon kontaktu nin per retposxto
kunvenu@gmail.com.