Esperanto en Portugalio

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Iri al: navigado, serĉi

Enhavo


Resuma historio

En 1892 publikiĝis la unua esperanto­‑lernolibro en Portugalio (de Heinlein Ferreira). Kiel en aliaj eŭropaj landoj baldaŭ la nova lingvo ekhavis “adeptojn” — la unua portugala esperantisto estis verŝajne Costa e Almeida, kiu fariĝis poste ano de la Lingva Komitato, sed ne certas kiom da el tiuj pioniroj estis jam fakte parol­‑ aŭ eĉ kompren­‑kapablaj. La unuaj portugaliaj esperantistoj venis ĉefe elinter “progresemaj” rondoj: Ili estis plejparte intelektuloj kaj etburĝoj, preskaŭ ĉiuj viroj, mezjunaj, proporcie multaj komercistoj, framasonoj, respublikistoj (Portugalio estis monarĥio ĝis 1910), kaj anoj de reformaciaj eklezioj (kvankam katolikismo estas la plej ofta konfesio en la lando).

Jam en tiu ĉi unua fazo aniĝas al la movado kelkaj homoj, tiam ankoraŭ tre junaj, kies rolo daŭros jardekojn. Inter ili aparte nomindas Bernardino Martins d’Almeida (“Luzo Bemaldo”) kaj Jorge Saldanha Carreira. Tiam ĉi, la esperantistaro agas insiste ĉe la gazetaro kaj multas la baznivelaj kursoj; jam esperanto estis dudekjara kaj oni plu propagandis pri tiu ĉi «nova lingvo».

La organiza strukturo de la movado ĉiepoke estas disa, kun pluraj apartaj grupoj, kiuj tamen kutime bone kunlaboras. Krom unuopuloj en multaj “provincaj” lokoj, estas firma kluba agado en Lisbono kaj Oporto, kun prelegoj, kursoj, kaj promenoj. Publikiĝadis diversaj revuoj/bultenoj, multaj propagandiloj, kaj kelkaj libroj — plejparte lerniloj, vortaroj, kaj frazlibroj.

En 1926 ekregis en Portugalio konservativa diktatoreca reĝimo kiu daŭris ĝis 1974. Ties rilato al la movado alternis inter suspektema tolero kaj praktika subpremo, kaj ĝi draste kondiĉigis la landan esperanto­‑agadon dum sia tuta daŭro — kio lasis pluajn markojn.

Dum la jardeko de 1920, ekas dua fazo de la movadhistorio en Portugalio: Aperas, kiel en aliaj landoj, laborista movado — notindas i.a. loka agado en la industria urbeto Barejro (Barreiro, apud Lisbono). La aparteco inter laborista kaj “neŭtrala” movadoj ne estis tiom drasta kiom aliie, kaj dependis multe pli de la dividoj socitavolaj kaj politikaj de la portugalia socio ol de enmovadaj tendencoj. Tial troveblas multaj kazoj de longa kaj sukcesa kunlaboro inter tiuj du “flankoj”.

Ankaŭ tial diversaj esperantistoj kaj grupoj spertis tre malsame la “atenton” al la movado flanke de la politika polico: Dum iuj estis viktimoj de konfiskoj, arestoj, kaj minacoj, aliaj povas atesti ke nenian ĝenon ilia persona esperanto­‑agado suferis: Tiu variado laŭis nemovadajn aspektojn de la koncernato, nome ties socian tavolon kaj individuan “suspektindecon”.

Pro tiu persekutado iuj esperantstoj ekloĝis eksterlande (i.m.a. Manuel de Seabra, Roberto das Neves, kaj Joaquim Calado) kaj enlande la movada laboro perdis la ĝistiaman viglon — ĉu pro rekta subpremo, ĉu pro timo. Eĉ post kiam mildiĝis tiu subpremado (flanke de la Polic­‑ kaj Milit­‑ministerioj), post la Hispania Civila Milito kaj la Dua Mondmilito, daŭre estis rifuzata permeso reklami kaj okazigi esperanto­‑kursojn kaj (re)starigi klubojn, plurfoje petita (ĉe la Edukministerio).

Tial, dum preskaŭ la tuta meza duono de la 20­‑a jarcento, la portugalia esperanto­‑movado agadis laŭdevige en neformalaj organizoj, kiuj ne havis fiksajn postenojn kaj ofte eĉ ne nomon. Esperantistoj renkontiĝis en kafejoj, organizis libro­‑servojn kaj cirkulantajn bibliotekojn, kaj glektis leteramikecojn kun alilandanoj (i.m.a. menciindas tiun de Werther Sacramento kun J. Régulo Pérez). La plej malnovaj portugalaj esperantistoj vivantaj nuntempe eklernis en tiu ĉi epoko.

Malgraŭ tiaj malfacilaĵoj organizi kaj organiziĝi, diversaj elstaraj agadoj estis entreprenitaj de la portugala esperantistaro en tiuj jardekoj. Menciindas ekz. la helpo, per alsendo de dosaj manĝaĵoj kaj pasportaj faciligoj, al esperantistoj persekutitaj de la nazia reĝimo, i.a. al Lidia Zamenhof, ebligita de la portugalia neŭtraleco; tiu ĉi agado motivigis U.E.A.­‑honormembrecon al Manuel de Freitas.

Alia tia malgraŭa agado estis publikigo de kelkaj libroj kaj (efemeraj) gazetserioj. Notindas intere la aperigo de 38 multtemaj popolklerigaj libretoj inter 1941 kaj 1948, verkitaj portugallingve de la poste famiĝinta filozofo Agostinho da Silva, tradukitaj de kvaropo da esperantistoj kaj eldonita de Portugala Eldona Rondo, en Oporto, kiu pretigis ankaŭ aliajn librojn ĝis kiam la sekreta polico konfiskis ties havaĵojn. Alia notinda eldonagado okazis en 1959, pro la zamenhofa centjariĝo, per publikigo de Antologio de Portugalaj Rakontoj, kun 14 poaŭtoraj etprozaĵoj, tiam tute modernaj, tradukitaj de ok lisbonaj esperantistoj.

La situacio de “duonmalpermeso” daŭris ĝis 1972 kiam finfine povis fondiĝi tutlanda asocio, kiu aniĝis al U.E.A. en 1979. La ĝistiama mallibero estis forminta landan movadon kun specifaj trajtoj — kie paradokse abundis veteranoj tamen malspertaj, kie mankis lokaj kluboj, kie oni devis agadi ene de socio kies publika koncepto pri esperanto estis ke ĝi estas io malnova kaj politike inspirita…

Nuna stato

Kvardek jarojn poste, Portugalio restas kiel lando tria­‑vica en la movada spaliro, mankanta je kvanto en preskaŭ ĉiuj indikiloj, komparebla nur kun relative malpli grandaj landoj, kiuj estas konataj en la movado nure pro la unuopa agado de malmultaj homoj — kiel Malto, Islando, aŭ Sudafriko.

Eĉ tiel, mencieblas du internaciaj fakaranĝoj (ILEI­‑konferenco en Sintro, 1983, kaj IKEK­‑konferenco en Lisbono, 1996), kaj internacia agnosko de kelkaj literaturaj agadoj — nome tiuj de etprozisto Eduardo Novembro (vernome Eduardo Crispim), redaktestro kaj eldonisto João José Santos (La Karavelo), kaj, pleje, Gonçalo Neves — poeto kaj prozisto, poste eseisto kaj esperantologo, aktivinta ankaŭ en aliaj planlingvaj movadoj. Aliaj aktivuloj atingis videblecon internacie en fakaj rondoj — i.a. Faria de Bastos, Luís Ladeira, kaj Alcino Alves. Tiuj unuopaj agadoj, kompreneble, okazas je plena aŭtonomeco, kun nure laŭpeta apogo de la asocio.

Menciindas ankaŭ ke iuj portugalaj esperantistoj aktivas eksterlande pli/malpli elstare (en Angolo, Belgio, Danio, Hispanio, Irlando, Nederlando, Rusio, Usono…), multaj lerninte la lingvon en Portugalio — tio plu okazas eĉ longe post la malpermeso. Simetrie, proporcie multaj eksterlandanoj loĝantaj en Portugalio membras/membris en la asocio (notindas i.a. Wilhem Th. Oeste, Hassan M. Al­‑Amili, kaj Miquel Gómez i Besòs), asocio kiu, dum ĉ. duono de sia ekzistado, ĉiam ĝis nun havis almenaŭ unu eksterlandan postenulon en siaj gvidorganoj.

Portugala Esperanto­‑Asocio havas nuntempe (2013) malpli ol 200 anojn, post ĉ. 400­‑opa pinto en la 1980­‑aj. Eĉ se malsamaj konceptoj pri membreco kaj membrigo tamen ne ebligas rektan komparon (kaj des malpli kun nombroj pri antaŭaj epokoj, ankaŭ pro manko de fidindaj nombradrezultoj), estas certe ne eraro aserti ke la portugalia esperantistaro proporcie malmultas, inter ĉ. 10 milionoj da homoj en la lando.

Gastoj el eksterlando, kiuj vizitas longe aŭ ofte, kutime laŭdas ke tiun kvanktmankon tamen kompensas la averaĝa kvalito de la portugalaj movadanoj, almenaŭ je lingva nivelo, kaj ĝojas ke (kompare) malabundas eternaj komencantoj, “stranguloj”, kaj kvereloj. Ĉi lastaj mankas ankaŭ kompare al la unua jardeko depost la fondiĝo de la asocio, dum kiam kelkaj esperantistoj, pli malpli verve, malemis asocianiĝi — memagnoske pro politikaj motivoj sed flanke de homoj el ĉiaj politikaj sektoroj…

Iom ĉie tra la mondo, la populariĝo de komputiloj kaj retuzado meze de la 1990­‑aj revivigis la pionirepokan fenomenon de amasa memlernado, ebligitan ankaŭ de senpera informiĝo, kaj kia ekebligis same senperan internacian kontaktadon kaj eĉ movadan aktiviĝon — ĉion ĉi tute preter lokaj kaj landaj strukturoj.

Ankaŭ en Portugalio tio okazis/okazas: Dum la lastaj dekkvin jaroj plej multaj novaj esperantistoj estas memlernintoj, kontraste kun la antaŭaj jardekoj kiam tiuj estis pleje kursanoj. La fakto ke Portugala Esperanto­‑Asocio ekhavis retĉeeston relative frue (retpoŝton en 1990, paĝaron en 1996, forumon/dissendilon en 2001) ebligis konatiĝon kun tiuj novaj esperantistoj. El tiuj, multaj ne (tuj) membriĝis, pro la dume ŝanĝiĝinta socia koncepto (en­‑ kaj ekster­‑movada) pri asocioj, sed preskaŭ ĉiuj kunlaboremas.

Ĵusa kalkulo pri la portugalia esperantistaro (2012) listigas ĉ. 150 konatajn fluparolantojn (el kiuj ĉ. duono estas asocianoj) kaj ĉ. 350 konatajn komencantojn diverstipaj (el kiuj ĉ. sesdeko estas asocianoj), kaj supozas la totalon ĉ. milo. Regulan kontakton kun interesiĝantoj kaj informpetintoj (entute ĉ. 1200 aktivajn nomojn en 2012) la asocio flegas kaj ilin gvidas laŭpete en lernadon (meman aŭ instruan) kaj/aŭ en disverstipan informiĝon pri la lingvo kaj movado.

Tiaj estas ankaŭ la rilatoj de Portugala Esperanto­‑Asocio kun la universitataj medioj, kiu en 2012 alportis la unuan el pluraj baldaŭaj rezultoj — magistriĝa diserto kun 19/20­‑ona aprobo (Sónia Apolinário, ISCTE - Dep. Sociologio), teme pri la landa movadhistorio.

Tiaj estas ankaŭ la rilatoj de la asocio kun la amasinformiloj: Ne tiom propagando aŭ reklamado, sed informado. (En 2003, okaze de la tiujara kampanjo sponsorita de Miyosi Etuo, Portugala Esperanto­‑Asocio publikigis en grava ĵurnalo duonpaĝan reklamon kiu kaŭzis neniom da videblaj sekvoj; unu jaron antaŭe dupaĝa raporto/intervjuo en simila tutlanda gazeto, kiu publikiĝis ja senpage, rezultigis milojn da ekstraj retejvizitojn kaj dekojn da telefonaj informpetoj…)

Atento al esperanto flanke de la tradiciaj amasinformiloj — gazetaro, radistacioj, kaj televidkanaloj — estas tamen malofta, eĉ se ĝenerale pozitiva: Dum la lastaj 10 jaroj konatas nure 74 (kp. 71 en la antaŭa jardeko) ajntipaj aperoj de esperanto en la portugalia gazetaro. Dirindas tamen ke mankadis inter 1994 kaj 2013 en la strukturo de Portugala Esperanto­‑Asocio aparta postenulo por kontaktoj kun la amasinformiloj.

La menciita retpaĝaro, vizitebla en la propra retnomo esperanto.pt, estas kulise refasonata kaj tial prezentas dume ties staton de 2007 senŝanĝe, malkrom unu aktualigata startpaĝo. Krome, Portugala Esperanto­‑Asocio eldonas esperantlingvan bultenon (Nia Bulteno) kiu, kompense al diversaj internaciaj laŭdoj pri redaktkvalito, havas tre malregulan kaj averaĝe maloftan aperritmon.

Portugala Esperanto­‑Asocio disponas ekde 1972 pri bona sidejo en Lisbono, kie funkcias oficejo, vendejo, biblioteko, kaj renkontiĝejo. Lukontrakta leĝŝanĝo en 2013 riskigis tamen ĝian forperdon, kaj pluteno de ĝi post 2019 estas necerta. En urbeto Penacova en centra Portugalio funkcias ekde 1986 kooperativa feriejo mastrumata de organizo fondita de esperantisto Eusébio dos Santos, kie foje okazas movadaj aranĝoj kaj neformalaj/privataj renkontiĝoj de esperantistoj; la sama esperantisto disponigos ekde 2014 sian pitoreskan muelejan vilaon (en urbeto Cacém, mezvoje inter Lisbono kaj Sintro) kiel esperantistan loĝejon, kun subteno de Portugala Esperanto­‑Asocio.

Krone de 40 jarojn longa insistado flanke de U.E.A., la estraro de Portugala Esperanto­‑Asocio finfine en 2013 decidis kunlabori pri okazigo en Lisbono de la 101­‑a Universala Kongreso, en 2016.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj