Nia Bulteno

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Jump to navigation Jump to search

(Reta haveblo)


  • w - malpeza versio por ekranlegado
  • ! - versio por po 4 paĝojn sur A4-paperon (ambaŭflanke)
iama enhavo en
nb.htm

Kio, kaj kia, estas Nia Bulteno?

NB96, la plej ĵusa numero.

Nia Bulteno estas, laŭnome, la informilo (oficiale nomata ankaŭ «organo» aŭ ja «bulteno») de Portugala Esperanto­‑Asocio. Ĝi ekaperis en 1975, tri jarojn post la asocia fondiĝo, kaj publikiĝadas iom neregule ekde tiam.

Nian Bultenon anstataŭgis kiel oficiala informilo de la Asocio en 1978­‑1985 duope Revista Portuguesa de Esperanto kaj Informa Letero; ekde 1985 ĝis nun la tendenco estas al maloftiĝo de numeroj, eĉ se samproporcie kreskis paĝnombro kaj laŭdoj pri redakt‑ kaj kompost­‑kvalito.

Ekde 1995 Nia Bulteno eldoniĝas kvarfoje jare (antaŭe sesfoje), kvankam tro ofte “forfalas” numeroj, kaj ekde 2001 la paĝnombro estu ĉiam dekdu (antaŭe tre variis — kaj eĉ poste…). Post eta variado ĝis numero 5, la formato iĝis firme DIN A5.

Nuntempe, ekde n-ro 77, Nia Bulteno estas esence esperantlingva, kun treege malmultaj portugallingvaj tekstoj. Publikiĝadis en 1992-1997 portugallingva suplemento Esperanto — Língua Viva, kun ĵurnalstilaj tekstoj celataj specife al neesperantista publiko (tiun rolon transprenis aliaj komunikrimedoj).

La redaktan kaj direktan postenojn okupadis dum la jaroj multaj konataj nomoj de la portugala esperanto­‑movado: A. Pedro da Silva, Alves de Moura, Frazão de Faria, A. da Silva Almeida, Franco Simões, Olga Almeida, J. Eduardo Crispim, Gonçalves Pires, A. Martins‑Tuválkin, Werther Sacramento, João J. Santos kaj Miquel Gómez.

Kio ne estas Nia Bulteno?

Ne prenu Nian Bultenon kiel kompletaĵon: Plenan (periodaĵan) informiĝon pri kio (esperantrilata) okazas en la mondo vi atingos nur ekster la “paroĥa” kadro de niaj paĝoj — abonante internacian esperanto­‑gazeton. Malgraŭ la malapero de Eventoj, malfrue ĉijare, kaj tiu de El Popola Ĉinio jaron antaŭe, kaj malgraŭ la pli­‑kaj­‑plia “umbilikismo” de Heroldo de Esperanto, ekzistas multaj esperantaj periodaĵoj kiuj plene komplementas la “mankojn” (cetere intencajn) de Nia BultenoNB80:9

Kiel aboni Nian Bultenon?

Abono de Nia Bulteno eblas nur al neportugaloj loĝantaj ekster Portugalio (por stimuli membrecon ĉe la aliaj…) kontraŭ okono de la "MA"­‑kotizo de UEA (antaŭ 2003 estis nur dekono, sed grandiĝis pro poŝtaj kostoj). Momente Nia Bulteno havas 33 abonantojn, en 2 landoj.[poss. desatu.]

Se vi deziras iĝi abonanto de Nia Bulteno, kontaktu la redakcion.

Kiel oni faras Nian Bultenon?

André kaj Alcino dum preparado de NB84.
Marta dum preparado de NB90.

La redaktadon faras la redaktisto (ho, surpriz’!) surbaze de noticendaj okazaĵoj, esperate sed malofte kun verka kunlaboro de aliaj homoj. Kompostas la kompostisto per Adobe inDesign. Presas kutime fotokopiejo, laŭeble foje ofsete. Bindas bindistar’ varia, kunigante, vinktante, faldante, refaldante kaj adresetikedojn gluante (iam: adres­bander­olu­mante), kaj fine arigante laŭ ekspedceloj kaj poŝtkodoj.[poss. desatu.]

Ekspedas la portugalia Poŝto, nune laŭ letera tarifo, iam laŭ pli kaj pli kostiĝantaj specialtarifoj (malsufiĉa avantaĝo: la ekspedado fariĝis pli simpla, eĉ se pli kosta).

Kiuj ricevas Nian Bultenon donace?

Nian Bultenon la Asocio sendas donace al kelkaj nemovadaj instancoj en Portugalio, nome al redaktejoj de iuj gravaj gazetoj (nur kiam kune publikiĝas la suplemento Esperanto — Língua Viva), kaj al iuj kulturaj institucioj (Unesko­‑Komisiono, Expolíngua k.s.).

Movadaj instancoj kiuj ricevas Nian Bultenon donace malmultas: publikaj esperanto­‑bibliotekoj, radiredaktejoj, kaj du­‑tri strategie gravaj instancoj.

Kiel, kaj kial, interŝanĝi gazeton kontraŭ Nia Bulteno?

Portugala Esperanto­‑Asocio tre volonte interŝanĝas Nian Bultenon kontraŭ similtemaj periodaĵoj. Ĉi­‑momente ni tiel rilatas kun 44 aliaj redakcioj.[poss. desatu.] La interŝanĝon oni laŭkutime konsideras sendepende de la publikigoftecoj.

La interŝanĝataj periodaĵoj estas zorge arkivataj kaj publike disponeblaj en la asocia Biblioteko. Ili estas publike eksponataj po la ekzemplero plej freŝe ricevita en tiucela ĉambro de nia sidejo, kie ilin kutime konsultas (kaj tralegas, kundiskutas) konsiderinda ono de la portugalia esperantista aktivularo.

Se vi deziras interŝanĝi vian gazeton kontraŭ Nia Bulteno, kontaktu la redakcion.