10 mil palavras em 10 minutos

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Revizio de 08:14, 12 jul. 2012 fare de Tuvalkin (diskuto | kontribuoj) (ligo al orig)
Jump to navigation Jump to search
iama enhavo en
100vort.htm

Klarigo

Temas pri konkursaĵo organizita de Portugala Esperanto-Asocio jam dufoje, okaze de niaj partoprenoj en Expolíngua Portugal, en 1992 e 1996. La originalan ideon ni legis en ne plu memorata esperanta gazeto, kiu raportis pri simila konkurso okazigita de hungaraj esperantistoj.

Eta prospekto kun la apuda teksto estas abunde disdonata al preterpasantoj, vizitantoj k.s. Ni uzis trudemajn gebubojn kaj ĉarmajn fraŭlinojn por tion fari efike kaj senrifuze. (Fakte, inter 1992 kaj 1996, kelkaj el la trudemaj gebuboj iĝis ĉarmaj fraŭlinoj…)

La teksto defias la leganton lerni dek mil vortojn en dek minutoj — sed baldaŭ klarigas ke tiuj temas pri la nombrnomoj de 0 ĝis 9999, en la facila lingvo esperanto. Bazaj indikoj pri la nombroj en esperanto sekvas, kaj la leganto estas petata viziti la foiran budon de P.E.A. por kontroli ĉu efektive ŝli ja lernis tiujn 10 vortojn. (Ĉi-stadie, la leganto povas ja studi dum pli ol dek minutoj — tio vere ne interesas…)

En la budo deĵoras iu pri tiu ĉi afero, ĵetante dekfacan ĵetonkvaron kaj manipulante lernhelpilon kiu amuze kaj mirige konfirmas (aŭ ne…) la hezitbalbutan respondon de la konkursanto.

Kaze de trafo, kiu ofte okazas, oni ricevas plenumitan slipon kun nomo kaj adreso de la konkursinto kaj ĉe la foirfino, lernlibro estas lotumita inter ĉiuj. Kompreneble, tiuj slipoj poste konsistigos valoran varbadresaron.

iama enhavo en
e100vort.htm