Nia Bulteno

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Revizio de 00:35, 6 jul. 2011 fare de Tuvalkin (diskuto | kontribuoj) (NCRojn, ankaŭ (eĉ iksoj preferindas))
Jump to navigation Jump to search
iama enhavo en
nb.htm

Kio, kaj kia, estas Nia Bulteno?

Nia Bulteno estas, laŭnome, la informilo (oficiale nomata ankaŭ «organo» aŭ ja «bulteno») de Portugala Esperanto­‑Asocio. Ĝi ekaperis en 1975, tri jarojn post la asocia fondiĝo, kaj publikiĝadas iom neregule ekde tiam.

Nian Bultenon anstataŭgis kiel oficiala informilo de la Asocio en 1978­‑1985 duope Revista Portuguesa de Esperanto kaj Informa Letero; ekde 1985 ĝis nun la tendenco estas al maloftiĝo de numeroj, eĉ se samproporcie kreskis paĝnombro kaj laŭdoj pri redakt‑ kaj kompost­‑kvalito.

Ekde 1995 Nia Bulteno eldoniĝas kvarfoje jare (antaŭe sesfoje), kvankam tro ofte “forfalas” numeroj, kaj ekde 2001 la paĝnombro estu ĉiam dekdu (antaŭe tre variis — kaj eĉ poste…). Post eta variado ĝis numero 5, la formato iĝis firme DIN A5.

Nuntempe, jam almenaŭ dum la lastaj 12 jaroj, Nia Bulteno estas tendence esperantlingva, kun malmultaj portugallingvaj tekstoj. Publikiĝas neregule, tamen, portugallingva suplemento Esperanto — Língua Viva, kun ĵurnalstilaj tekstoj celataj specife al neesperantista publiko.

La redaktan kaj direktan postenojn okupadis dum la jaroj multaj konataj nomoj de la portugala esperanto­‑movado: A. Pedro da Silva, Alves de Moura, Frazão de Faria, A. da Silva Almeida, Franco Simões, Olga Almeida, J. Eduardo Crispim, Gonçalves Pires, A. Martins­‑Tuválkin, Werther Sacramento, João J. Santos kaj Miquel Gómez.