Sidejo

El Vikio de Portugala Esperanto-Asocio
Jump to navigation Jump to search
Sidejo(nivII).png
Sidejo(nivI).png
Sidejo: stratnivelo (deks.) kaj kelnivelo (mald.). Arĥitekta mapeto, oficiala sed kun eraroj.

La oficiala sidejo de Portugala Esperanto-Asocio ŝanĝiĝis en 2017 al nova ejo en la nordokcident-Lisbonia municipo Sintro (komunumo Massamá e Monte Abraão).

Ĝia stratadreso estas:

  • Pç.ta Humberto Delgado, 1-B
    Monte Abraão
    PT-2745-318 Queluz SNT
    Portugalio
  • Kartografiaj koodinatoj: 38,76605; -9,25876
    (= 38° 45′ 57,77″ N — 9° 15′ 31,53″ W)

(Papera poŝto iru ĉiam kaj nur al tiu stratadreso, escepte okaze de aparta specifa interkonsento.)

Ĝia telefonnumero estas: +351 214 374 190 (nur 214 374 190 por voki en Portugalio).

Pro ĵuseco de la translokiĝo ankoraŭ ne ekzistas rutina uzado de la spaco koncerne deĵortempoj kaj agadoj. Kaj la Biblioteko kaj la Libro-Servo estas dume neaktivaj, kun ties havaĵoj ankoraŭ en fermitaj kestoj. [eble ne plu aktuala]

Malnova sidejo

Salono de la malnova sidejo, trafenestre, 2013.
Vd. priteman artikolon: Malnova sidejo

Dum preskaŭ sia tuta historio, Portugala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en Lisbono, en la nordokcidenta kvartalo Benfica. Ties adreso estis:

  • Rua Dr. João Couto, 6-ᴿ⁄CA
    PT-1500-124 Lisboa LSB
    Portugalio

(Pli frua, samsignifa stratnomo: Rua B, à Azinhaga da Fonte; plifrua, samsignifa (kvazaŭa) pordnumero: lote 1283.)

La fiksreta telefonnumero de tiu lokalo estis:

+351 217 141 359
+351 -(0)1 714 13 59
+351 -(0)1 74 13 59
— ekde 1999, unu naŭcifera abonnumero, sen loka prefikso
— 1989-1999
— 1973-1989